Noto pri cxapeloj


Enhavo:


Enkonduko

Ekde fruaj tempoj de nia lingvo, la specialaj signoj necesaj por gxin skribi prezentis teknikajn defiojn kiuj cxiam atingis pli malpli komfortan solvigxon: La radikdividilo uzata de Zamenhof, ekzemple, estis ne la nun kutima komforma apostrofo sed simpla streketo. Tamen, presistoj kaj niaj pioniroj neniam hezitis anstatawi per apostrofo -- tiel ke nun, post la apero kaj popularigo de komputiloj kiuj igis la streketon facile haveblan, multaj el ni tamen strebas al tipografia korekton uzante la komputile pli komplikan apostrofon...

Siatempe gxena estis ne nur la "cxapeloj", sed ankaw la streko de "t" kaj la punktoj de "i" kaj "j" -- ili maloportune malhelpis la rapidan skribadon; tiel ke kelkaj tiamaj sagxuloj (i.a., Zamenhof mem) opiniis prava la strebon enkunduki sxangxojn en la latina alfabeto... Intertempe, tamen, teknikaj progresoj certe malpligravigis la rapidan manskribadon kaj tiaj malhelpiloj neniel gxenas siajn nunajn uzantojn.

Baldaw simile okazos kun la problemegoj kiuj hantas kelkajn esperantistojn rilate al la diakritoj de nia lingvo. Seriozaj kaj sagxaj homoj, kiel ekzemple Vilho SÄTÄLÄ, siatempe (dum la 1970-aj jaroj) opniis la "cxapelojn" forigendaj cxar ili ne kongruis kun la tiuepokaj komputiloj...

Tamen la tempo sxangxigxas pli ol niaj certoj, timoj kaj esperoj kaj nuntempe uzado de diakritoj en komputa medio estas suficxe simpla tasko. Tamen, kaj almenaw ankoraw dum la venontaj jaroj, io ajn ekster la baza 26-litera (mal)kompleto bezonos iel apartan trakton kaj konas malsamajn realigmodelojn en diversaj platformoj kaj por diversaj celoj. Kaj tio portas nin al la demando:...


Cxu surogatojn aw verajn cxapelojn?

Kiel konate, esperantaj (kaj multaj aliaj) diakritoj ne prezentas problemon per si mem. Tute frue post la popularigo de komputiloj, antaw 10-15 jaroj, aperis jam konvene printitaj kaj ecx ekranigitaj literoj -- kaj la mane aldonitaj "cxapeloj" rapide igxis maloftajxo de fusxuloj. (Kompare, temis pri adaptigxo multe pli rapida ol tiu de la portugala lingvo, ekzemple, kiu senerare uzigxas nur depost speciala adapto al gxi fare de la komputilfabrikistoj -- nome, cxe PC-komputiloj, codepage 850 kaj ties klavaradapto, kaj, iom poste, la alpreno de ISO 8859-1 fare de Windows -- jen io por kio esperanto kompreneble ne havas negocpotencon...)

WordPerfect, LaTeX, EXP, ChiWriter, 1st Word de GEM -- ecx TasWord de la karmemora Spectrum: cxiuj iel ebligis konvenan printadon, surekranigon kaj tajpadon de niaj literoj. Kaj por la tempo (la 1980-aj), tio pli malpli suficxis.

Tamen, la enpenetro de komputtekniko en la cxiutagan vivon (en kaj ekster nia movado) postulas pli da fleksebleco, kaj la "fermitaj sistemoj", kiom ajn elegantaj, oportunaj kaj teorie adekvataj, igxas evitendaj sakstratoj en la tutmonda informfluo. Niaj cxapelplenaj tekstoj devas rezistis facilan transportadon de sistemo al sistemo, kaj prezentigxi en legebla formo en plej diversaj platformoj, ecx en la plej primitivaj.

Tial ofte prefereblas surogatoj anstataw la laweblan gxustan aperigon de niaj diakritoj. Ekzemple, la tekstoj de tiu cxi pagxaro estus videblaj en plene tawga esperanta formo, kun la gxustaj supersignoj anstataw cxi malelegantaj "x" kaj "w" -- sed la uzanto devus antawe posedi kaj havi instalitaj la koncernajn
specialajn litertiparoj (kaj cetere, tio ne funkcius en cxiuj pagxlegiloj)...

Tie cxi, intertempe, decidigxis la uzo de la la "xw"-sistema surogato, malfavore al pli oportuna, sed pli limigita, uzo de "veraj" diakritoj... Kaj ecx se ne plene respondinte nian subtitolan demandon, jen en la postaj sekcioj informoj kaj priskriboj pri la gxisnunaj (kaj estontaj) normoj kiuj enhavas esperanton kaj ankaw ideoj kaj spertoj pri kiel cxapeli per 26 literoj.


Cxapeli per 26 literoj

La demando delonge ekzistas -- kaj kune kun plej multaj ties solvoj, gxi estas multe pli malnova ol la komputiloj mem. Frutempe oni sin demandis kiel uzi la esperantajn literojn en nur-26-literaj medioj, kiuj estas morskodo, marista literflagaro, flagsemaforo, telegrafio, surdmutula literumsignaro kaj en multaj aliaj similaj situacioj (laweble aldonigxos al tiuj cxi aferoj koncernaj ligoj kaj subpagxoj).

Fakte, kaj gxuste kiel demandigxis en
antawa sekcio, du eblaj solvoj estigxas. Ni prenu la morskodon kiel ekzemplon: Se oni volas elsendi literon "cx", ekzemple, eblas du aliroj: aw oni sendas specialan signon kiu gxin tawge simbolas (sed kiu postulas antawan konon pri gxi), aw oni sendas normalan "c" kun aparta aldono de iu cirkumflekssurogato.

Morskoda "cx":

_._.. (cx)aw _._. (c) + ._._ (^)

Same praktike fareblas en preskaw cxiuj diritaj medioj, sed la unua aliro (aparta signo aw kodo por aparta, "cxapela" litero) cxiam bezonas iun normigan intervenon de la esperantistaro (kies rolo tiukampa kutime ne estas elstare efika...), dum la alia (kvankam memagnoske neideala kaj provizorece surogata) estas komprenebla per simpla intuo.

Tial, jam ekde 1887, multigxis la sistemoj skribi esperanton per la minimuma 26-litera latina alfabeto, kiun trudis ne nur la limigita teknika kapablo de multaj medioj sed ankaw la superrego de angllingvanoj en la konceptado de tiuj medioj mem. Atentigendas ke, malgraw cxio, esperanto (kaj ankaw la germana kaj ne multaj aliaj lingvoj) bonsxancas ke ne malfacile inventeblas tiaj sistemoj. Similan sistemon por la portugala estas tiom komplika tasko ke neniu gxis nun gxin sukcesis krei... La senproblemeco komputi portugallingve nuntempe sxuldigxas al tio ke (pro la premo kiun igas 170 milionoj da parolantoj) tiu lingvo estis frue enmetita en la plurlingvaj rimedoj de la komputilindustrio. Finfine, menciindas ke similan sed multe pli enorman problemon frontis (kaj frontas) tre multaj lingvoj kiuj ne skribatas per la latina alfabeto. Kelkaj el ili (nome la rusa, la greka aw la hindiaj lingvoj) estis dekomence "adaptitaj" aw frue "adoptitaj" al komputila medio, sed "malricxajn" parencojn oni gxis jxus ignoris.

Ni do iomete trarigardu tiujn sistemojn skribi esperanton per 26-litera alfabeto.


La "h"-sistemo

Preskribita de Zamenhof en la unua libro. Kaj tio suficxas por ke tiu cxi sistemo havu tute apartan karakteron kompare kun cxiuj aliaj. Gxia fundamenteco ofte malgravigas gxiajn malavantagxojn kaj estas preskaw cxiam uzata de "oficialaj" esperantaj instancoj (
UEA, AdE k.t.p. ). Ni trovas en la Fundamenta Gramatiko la jenajn rekomendojn:

franca versio:
«Remarque. -- Les typographies qui n'ont pas les caractères c^, g^, h^, j^, s^, u~, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u.»

angla versio:
«Remark. -- If it be found to be impracticable to print works with the diacritical signs (^, ~), the letter h may be substitued for the sign (^), and the sign (~) may be altogether omitted.»

germana versio:
«Anmerkang: [...] Bei mangelnden Ihpen im Druck ersetzt man c^, g^, h^, j^, s^, u~, durch ch, gh, hh, jh, sh, u.»

rusa versio:
«Primëc^anïe II. Tipografïi, ne imëjus^c^ïja bukvw c^, g^, h^, j^, s^, u~, mogyth na pervyxw upotrebljath ch, gh, hh, jh, sh, u. »

pola versio:
«UWAGA. -- Drukarnia, nie posiadaja,ca czcionek ze znaczkami, moz.e zamiast C^, G^, H^, J^, S^, U~, drukovac' ch, gh, hh, jh, sh, u.»

Noto: Cxi tiun citajxon ni kopiis el la eldono Fundamento de Esperanto, de Eldon-Kleriga Centro, Pola Esperanto-Asocio, Varsovio, 1987, ISBN: 83-7013-028-3, kun la jenaj modifoj: "~" por la brakio, ne redonebla per normalaj HTML-rimedoj. Same "a," por ogonka "a", "c'" por akuta "c" kaj "z." por superpunkta "z" (pole). La rusa teksto estas latinigita per la kutima "klera" formo ("h" por la mola signo, "w" por la dura signo, "y" por "bI", "x" por "X", "^" por la ne HTML-a hacxeko) kun aktualigo de la antawrevolucia formo de "ë" kaj uzo de "ï" por la malaperinta litero "i". Pri la germana, kelkaj duboj restis post pena interpretado de visxigxinta fraktura teksto. Korektoj bonvenas en cxi tiu adreso.

La cxefa kritiko al la "h"-sistemo tamen estas ke la uzado de esperanta litero ("h") por simboli la diakritojn estigas konfuzojn gravajn, ne nur cxe awtomata konvertado sed ankaw ecx cxe normala homa legado. Klasika ekzemplo:

senchava

,ekzemple, povas esti interpretata kiel

senc-hava   aw   sen-cxava

. Plia kritiko estas la nedistingo inter "u" kaj "w", kontrawa al la principo «unu litero, unu sono».

Kiel avantagxo al la "h"-sistemo, kelkaj aldonas, krom la "fundamentecon", la fakton ke "h" estas aparte bona litero por krei ligaturojn (kaj tio estas aparte prava en la portugala, kun siaj "ch", "lh" kaj "nh"), kion pruvas la "natureco" kaj "internacieco" de la paroj "ch" kaj "sh". Kritikeblas tamen ke tiu "internacieco" estas limigita al la angla kaj al aliaj, malpli gravaj, lingvoj (albana, svahila), kaj rilatas nur al "ch" kaj "sh". Pri la ceteraj paroj, direblas ke "jh" kaj "hh" havas nenian "naturecon" aw "internaciecon" (fakte la "internacia" formo por "hx" estas "kh"), dum "gh" en multaj lingvoj sonas gxuste kiel (mola) "g"...
Finfine, direndas ke ne eblas uzi la "h"-sistemon por vortlistoj k. s. kiuj estu awtomate ordigotaj: Ja kreigxus reordigo tute ne konforma al la kutima esperanta alfabeta ordo, kun, ekz., "chapelo" post "cepo" sed antaw "cinamo"...


La "^"- kaj similaj -sistemoj

En multaj medioj, nome en minimume
ASCII-a komputmedio (ASCII estas la baza signaro komuna al preskaw cxiuj latinalfabetaj komputilsistemoj), la nuda simbolo "^" haveblas. (Tia ankaw estas la cxi-supra ekzemplo pri morskodo.) Tial, la "^"-sistemo aperis tute nature:

c^ g^ h^ j^ s^ u^

Uzante la haveblecon de "~" kaj la plisimilon de tiu signo al la vera brakio, aperas la "^~"-sistemo

c^ g^ h^ j^ s^ u~

Cxi tiuj du sistemoj (kaj ties antawmetaj variajxoj) estas treege efikaj en tio ke neavertita uzanto, ecx nekonanto de la "vera" esperanta ortografio, facile kaj intue gxin komprenas. Alia avantagxo estas ilia tawgeco por awtomata alfabeta ordigo: Ja en ASCII (baza signaro komuna al preskaw cxiuj latinalfabetaj komputilsistemoj) la signoj "^" kaj "~" situas post "z" kaj tiel la esperanta alfabeta ordo estas cxiam respektata.

Similaj sistemoj estas foje uzataj -- t.e., iun kroman neliteran signon anstataw la diakriton. Paradigmo estas la "'"-sistemo:

c' g' h' j' s' u'

, kiu tamen prezentas konfuzon rilate la normalan, elizian rolon de la apostrofo en normala esperanta skribo. Similan, malapostrofan, "`"-sistemon proponis Frantis^ek-Vladmir LORENC en 1890 kaj tiun ideon akceptis Zamenhof apud sia "h"-sistemo. Tamen, gxi havas similan malavantagxon -- ke tiu signo tro similas la malsamrolan esperantan apostrofon. Cetere, se estas uzataj signoj kiu situas antaw ol "a" en ASCII, la alfabeta ordo renversigxas -- tiel ke cxiu "sencxapela" litero aperos post ties "cxapelhava" varianto.

Finfine, malavantagxo de cxiuj cxi sistemoj estas tio ke iu nelitera, "alta" signo meze de vorto gxin okulgxene trancxas, cxefe en vortoj kie abundas supersignoj:

h^aose fus^ig^is kau^c^ukaj^o


La "x"-sistemo

Por eviti tiun okulgxenan "trancxon", kiun kawzas envortigo de nelitera signo; por kontentigi situaciojn kiam nur veraj literoj uzeblas (programado k.s.) kaj ankaw por eviti la "h"-metodajn ambiguojn, frue aperis la "x"-metodo:

cx gx hx jx sx ux

Tiu cxi metodo aperis jam meze de la nuna jarcento kaj atingis vastan uzadon post la popularigo de komputiloj. Kritikantoj opinias ke la uzado de "x" por formado de ligaturoj estas "nenatura", kvankam mankas objektivaj bazoj al tiu aserto. Cxiukaze, la uzo de neesperanta litero por simboli la diakritojn estas la plej ofte indikita avantagxo.

Tiu sistemo (same kiel
la "^"- kaj similaj -sistemoj) ebligas facilan awtomatan konverton al "vera" esperanta skribo, ene de la tawga komputila medio, pere de simpla "sercx- kaj anstatawig-" -komando.

Kvankam en aliaj lingvoj, la kombinoj konsonanto + "x" estas efektive maloftegaj, la "ux"-kombino tamen estigas problemojn en traktado de mikslingva teksto esperanta - franca. Por tion eviti, oni proponis la "vx"-sistemon:

cx gx hx jx sx vx

Kritikantoj de gxi opinias la kombinon "vx" fremdan kaj tro malsimilan al vera "u", dum ties favorantoj uzas gxuste tiujn argumentojn por defendi gxin -- ke "v" iel atentigas la nevokalecon de "w".

La "x"-sistemo preskaw senprobleme adaptigxas al awtomata alfabetordigo, sed estas iuj maloftaj, kvankam ne neignorendaj, kazoj en kiuj problemo povas estigxi pro tio ke estas esperanta litero "z" post "x": "kaszono", ekzemple, aperus post "kasxzono". La "vx"-sistemo krome problemas en tio ke inter "vx" kaj "u" estas la esperanta litero "v": "kavxzo", ekzemple aperus post "kavo" (kvankam ne post "kavzono"...).

Simile estas teorie ebla uzi ajnan el la aliaj neesperantaj literoj por surogati la diakritojn, kaj maloftege renkonteblas la "y"-sistemo, en pura aw "w"-a varianto

cy gy hy jy sy uy
cy gy hy jy sy w

Cxe tiaj sistemoj restas la alfabetordiga problemo (multe pli akra se anstataw "y" uzigxus "q"...) kaj perdigxas la avantagxo de "x" kiel mistera kaj atentiga litero, sen kutima, klare "internacia" valoro. Iu uzo "w" por surogati la esperantajn "chapelojn" estas teorie ebla, sed estigxus bela kacxo -- cxefe en la "ww"-formo...


La "xw"-sistemo

Uzata en tiuj cxi pagxoj, la la "xw"-sistemo estas eble la plej populara varianto de la
la "x"- sistemo.

cx gx hx jx sx w

La uzado de speciala litero por "w" parte fontas el ties aparta karaktero mem, sed cxefe celas pliplacxigi la aspekton de "x"-sistema teksto kaj faciligi la legadon -- ja sxajnas ke la homa okulo bone akceptas "x" kiel konsonantero, sed "ux" al multaj estas nefacile "digestebla" stumbligilo (tio cxi kompreneble estas subjektiva aprezo).
Kompreneble, gxia tawgeco por awtomata konverto ene de plurlingva teksto estas tre malbona, cxar tio fusxas cxiun veran "w" ekzistantan en alilingvajxoj... Cetere ankaw cxe awtomata ordigado problemo estigxas cxar cxiuj "w" aperoj ordigxus post "v": Ekzemple "klawno" ordigxus post "klavo".


La antawmetaj sistemoj

Kvankam preskaw cxiuj sistemoj metas la diakritsurogaton post la diakrithava litero, kutimo devena el la uzo de "sekklavaj" tajpiloj kaj komputiloj inspitis multajn inverse fari:

^c ^g ^h ^j ^s ~u
^c ^g ^h ^j ^s ^u

Tiu cxi sistemo neniam estis praktike aplikata al "h", "x" aw al aliaj literaj surogatoj de la esperantaj diakritoj sed estas tre ofta varianto de la "^"-sistemo. Tio okazas pro la dirita influo de sekklava tajpo de diakrito: la samaj klavbatojn por la uzanto (diakrito unue, litero poste) estigas aw la veran literon, se la sistemo tion pretas akcepti, aw sinsekvon de du signoj ("nudan" diakriton kaj "kalvan" literon), se ne.

Cxefa malavantagxo de tiu cxi sistemo (krom la aludita oklupincxa vorttrancxo) estas gxia netawgeco por awtomata alfabetordigo: Ja cxiuj "cxapelitaj" literoj aperus cxuj kune -- aw komence aw fine, se oni uzas respektive "^"/"~" aw "'".


La "â"-sistemo

Svage parenca estas la t.n. "â"-sistemo, ekzota kaj nun definitive arhxaika metodo surogati la esperantajn supersignojn. Male al cxiuj aliaj, ne temas pri klopodo uzi esperanton en 26-litera medio (kaj tial ni aludas la tutan aferon flanke parenteze), sed ene de "normallitera" medio: Profitante la fakton ke en la franca lingvo (kiu estis tre populara kiam tiu cxi sistemo estis konceptita) posedas la signon "^" sur cxiuj vokalaj literoj (kaj tiuj ankaw haveblas en plejmultaj latinalfabetaj komputsistemoj), la esperantan "cxapelon" oni metas ne en la gxustan lokon sed sur la plej apuda vokalo:

câ gâ hâ jâ sâ ü
cê gê hê jê sê ü
cî gî hî jî sî ü
cô gô hô jô sô ü
cû gû hû jû sû ü

Kompreneble, tio ofertas nuntempe malmultajn avantagxojn cxar ne nur ecx la francaj literoj ne estas universale haveblaj (kaj certere "^" sur cxiuj kvin vokaloj kaj ecx aldone sur "y", "w" aw "g" ekzistas en aliaj lingvoj, kiel la turka, la kimra, la cxeva aw la mawrica), sed ankaw konsiderindaj problemoj fronteblas: Sendube ke "sî" estas "sxi" kaj "jûs" estas "jxus"; sed kiel skribi "gxis"? Cxu "gîs"? Sed cxu tio ne estas "gisx"? Kaj kiel distingi inter "agcxelo" kaj "agxcelo"?! La tuta afero estas iom hxaosa por normala legado -- kaj konsidero de tiu cxi sistemo por awtomata konverto aw ordigo estas neebla.


La "xwq"- kaj similaj -sistemoj
Tiu cxi variajxo de la "xw"-sistemo estas foje uzata, kvankam neniun novan avantagxon gxi portas:

cx gx q jx sx w

Novajxo estas uxo de "q" anstataw "hx", kun argumentaro iom simila al tiu favora al "w" anstataw "ux" (kvankam "hx" ja ne estas malsama de aliaj konsonantoj -- kiel direblas pri "w"... ). Problemoj rilataj al alfabetordigo kaj mikso kun alilingvaj partoj de sama dokumento restas kaj akrigxas, kaj la profunda motivigo por tiu cxi sistemo versxajne rilatas al ia malkomforto de kelkaj rilate al "hx" kaj portas la debaton en la kampon de alfabetreformo.


Aliaj sistemoj kaj alfabetreformo

Por la ega plejmulto de siaj uzantoj, la supre menciitaj sistemoj estas simpla surogato, provizoraj kaj maltawgaj, uzendaj nur dum ne eblas gxuste skribi la esperantaj diakritoj. Tamen, por kelkaj esperantistoj kiuj ne kontentas kun la esperanta skribo, la grundo fertilas por eksperimento kaj agado.

ch j kh zh sh w
tx dj q j x w
tc dj x j c w

Tiuj kaj kelkaj aliaj sistemoj estas ofte proponataj, kvankam ili neniam konis ion alian ol efemeran uzadon, ofte ekskluzivan de sia kreinto. Ankaw cxe komputliaj esperantaj medioj (cxefe en internet) tiaj cxi skriboj tre malofte aperas.

La cxefaj, plej oftaj trajtoj estas:

Kelkaj, eble plej multaj el tiuj cxi proponoj ne limigxas al skribreformo sed ankaw postulas sxangxojn en la leksiko mem, nome per forigo de "hx", identigo de "kz" kaj "ks" (skributa "x") k.t.p. dum aliaj sistemoj klopodas konformi esperanton al ia "tutmonda komuna skribo" por cxiuj lingvoj... projekto kritikinda je diversaj aliroj.

Kompreneble, tiuj cxi sistemoj ne multe konformas al la diversaj <ahref="fina"postuloj
por bona surogato gxuste cxar tio ne estas ilia celo. Tial evidentas ke per tiuj cxi skriboj oni ne atingas la normalan esperantan alfabetordon per awtomata ordigo kaj ke tre ofte ne eblas ilin awtomate konverti al la norma skribo.


Noto: Aparta traktado de "w"

Kiel evidentigxis en la supraj priskriboj, la duonvokala "u" estas ofte traktata per malsama maniero. Tio okazas pro diversaj motivoj: Unue cxar efektive temas pri alia diakrito (brakio kaj ne cirkumflekso), kio -- kvankam ne postulas -- almenaw pravigas malsaman traktadon. Due cxar kvankam "nuda" cirkumflekso estas facile atingebla en plej multaj medioj, la brakio tute ne -- kompense prekaw neniu el esperantaj konsonantoj haveblas (alilingve) en "cxapelita" formo, dum "u" kun ajna diakrito estas ekzistas en preskaw cxiuj medioj. Krome, ankaw el lingvistika vidpunkto la "w" konsidereblas aliiel ol la aliaj cxapelitaj literoj -- duonvolako inter konsonantoj --, kio, kiel dirite, ne postulas sed tamen pravigas apartan traktadon.


Fina aprezo

Jen eta aprezo pri la supre listigitaj sistemoj: ("" bona, "" malbona, "" varia)
Tabelo havebla
cxi tie en nurteksta formato

Kriterioj:

1

2

3

4

5

6

  • (1) placxan legeblecon (iom subjektiva kriterio...),
  • (2) efikan (senambiguan) legeblecon,
  • (3) fidelon al la "vera" esperanta ortografio,
  • (4) senambiguan awtomatan konverton,
  • (5) tawgecon por komputila alfabeta ordigo kaj
  • (6) nean miksriskon en plurlingva teksto.

"h"-sistemo

"^"- kaj similaj -sistemoj

"x"-sistemo

"xw"-sistemo

antawmetaj sistemoj

"â"-sistemo

"xwq"- kaj similaj -sistemoj

reformalfabetoj


Normoj kiuj enhavas esperanton

La veraj esperantaj literoj ne estas, malgraw cxio, forgesitaj de la normigaj instancoj. Jen resuma priskribo de la signaraj normoj kiuj enhavas ilin.

ISO 646 kaj ASCII

La internacia normo ISO 646 (
International Standard Organization) aperis en 1963 kaj preskribis (law sia tabelo G0) 128-eran signaron (do 7-bitan), en kiu la (ambawusklaj) 26 literojn, ciferoj, interpukciajxoj kaj aliaj skribsignoj de la latina alfabeto okupis la kodlokojn 32-127 (dum 0-31 okupis diversaj komputkomandoj). Ties usona variajxo, nomata ASCII (American Standard Code for Information Interchange), rapide farigxis tre populara kaj ecx kvazaw norma por kumputiloj de la postaj jaroj -- tiel ke la teorie eblaj alinaciaj variajxoj (inkl. esperanta) neniam ekuzigxis. Por la naciaj variajxoj de tiu normo ISO atribuis 12 kodlokojn (respondaj al la ASCII-aj "#", "$", "@", "[", "\", "]", "^", "`", "{", "|", "}" kaj "~") sed tiu nombro estis tro malgranda por la kromliteroj de plej multaj lingvoj (kvankam tute gxusta por la esperantaj...), kio ankaw kontribuis al la malsukceso de tiu normo. (Tamen, prezentigxas en posta resuma tabelo propono por tiam ebla normo ISO 646-eo)

ISO-8859-3 (Latin3 aw ECMA-94) kaj MIME

Tial aperis neceso por normo kun pli vasta spaco por nacilingvaj krom-literoj kaj -signoj: ISO-8859 (
International Standard Organization) havas 256 kodlokojn (do 8-bita), kaj ties unua duono (do la unuaj 128 kodlokoj) identas al ASCII. La kodlokoj 128-159 estis originale destinitaj al komputkomandoj (same kiel 0-31), sed ofte tie trovigxas diversaj signoj. La unua versio de ISO-8859 (ankaw nomata ANSI (American National Standards Institute) kaj ECMA-94) priservis esplicite la lingvojn anglan, danan, feroan, francan, germanan, islandan, irlandan, italan, kastilan, nederlandan, norvegan, portugalan, suoman kaj sveda (kaj tawgas ankaw por multaj aliaj, kiuj uzas la samajn signojn). Baldaw aperis aliaj variajxoj de ISO-8859, nomataj ISO-8859-2 gxis ISO-8859-10, kaj tiam, ANSI ricevis la nomon "Latin1", t.n. Okcidentewropa Latinalfabeto.

ISO-8859-2 (Latin2), nomata Orientewropa Latinalfabeto, havas sur la kodlokoj 128-255 la diakritajn literojn kaj aliajn signojn por la lingvoj angla, cxehxa, germana, hungara, kroata, pola, rumana, slovaka kaj slovena. ISO-8859-3 (Latin3), (mis)nomata Sudewropa Latinalfabeto, siavice priservas la lingvojn afrikansa, angla, azera, esperanta, franca, galega, germana, itala, kataluna, malta kaj turka. ISO-8859-4 (Latin4), (mis)nomata Skandinava Latinalfabeto, tawgas por la lingvoj angla, estona, latva, litova kaj germana. ISO-8859-5 kovras la cirilan alfabeton, ISO-8859-6 la araban, ISO-8859-7 la grekan kaj ISO-8859-8 la hebrean. La normon ISO-8859-9 (Latin9) lawdire trudis la turka registaro -- gxi konsistas el Latin1-signaro kun aldono de la turkaj literoj (kiuj anstatawigas la samkodlokajn de Latin1), iel simile al la psewdo Latin3-tiparoj kiuj ofte uzigxas en Esperantio... ISO-8859-10 (Latin10) estas iel nova versio de Latin4, kun plena tawgigo por cxiuj cxefaj skandinavaj lingvoj, inkl. de la samea kaj la groenlandinuka.. Riamrkindas ke literoj komunaj al diversaj signaroj ("ç", ekzemple) principe trovigxas en sama kodloko. Por rigardi la koditajn literojn rekomendindas viziti ISO 8859 Alphabet Soup.

La kodignormo MIME ebligas al retposxtiloj uzi la ISO-8859-ajn signarojn, malgraw tio ke multaj konektoj de internet nur ebligas 7-bitan formaton. MIME uzas la signon "=" por enkonduki la deksesuman kodlokon de cxiu trans-128-a signo: la literon "cx", ekzemple, kiu havas la Latin3-an kodon 230 (E6, deksesume), MIME kodigas kiel "=E6". La signo "=" mem aperas kiel "=3D" (deksesuma formo de 61). Kompreneble, en MIME-kapabla reposxtilo aperas la gxusta signo, dum en nekongrua retposxtilo cxiu trans-128-a signo aperas kiel "=??". Por ke la posxtilo sciu kiun signaron uzi, endas indiko, ekzemple: "Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-3".

ISO-10464 (Unicode)

Por kontentigi la cxiam kreskantajn bezonojn al plurlingva dokumentado, aperis la normo ISO-10464 (
International Standard Organization), ankaw nomata Unicode, kiu, en siaj 4 294 967 296 kodlokoj (4 bajtoj por cxiu signo!), celas priskribi cxiujn signojn de cxiuj homaj skribsistemoj. Unu 65 536-ono de gxi (do, 2-bajta, t.e. 65 536 kodlokoj), la t.n. Basic Multilingual Plane, survojas al pretigxo, kaj cxiuj variajxoj de la latina alfabeto estas jam plene fiksitaj. Tio, kompreneble, enhavas la esperantajn literojn.

La baldawa universaligo de Unicode, kun unuformigo de la tiparaj, klavaraj, kaj komunikaj normoj, igos la uzadon de esperantaj literoj ion tute simplan kaj senkomplikan.

Aliaj "normoj"

Kvankam ekzistas ja Latin3, tre diversaj kodlokoj estis uzataj jam de pluraj tipardesegnistoj kaj redaktilprogramistoj (esperantistaj kaj neesperantistaj), cxu pro tio ke Latin3 ne ankoraw ekzistis kiam tiuj estis kreitaj, cxu pro tio ke oni trovis gxin ial nekonvena. En la cxi-suba listo ili aperas en diskutebla popularecordo (numeroj rilatas al la posta
resuma tabelo):

(6) WordPerfect
Ekde versio 5.1 enhavas cxiujn esperantajn literojn en la signaro Multinational 1 (Character Set 1). Ofte minuskla "jx" difekte aspektas en printita formo.
(4) TeX
Tiu cxi redaktilo ebligas ajnan diakriton sur ajna litero, uzante 7-bitan fontkodon kiu farigxis kvazaw norma rimedo por sepbitigi diakritojn kaj aliajn "specialajn" signojn.
(5) LaTeX
Simila al la antawa; eblas uzi la adaptajxon espo.sty kiu cxion igas pli oportuna.
(7) tiparoj de Chapelilo
Konformaj al Latin3 en preskaw cxiuj esperantaj literoj, sed "gx" kaj "jx" estas en aliaj pozicioj, por ke tiuj ne restu en la "nelitera" intervalo de ISO 8859, kodlokoj 128-159. Cxiuj aliaj signoj law Latin1. (EspTempo, EspSvisujo, EspTitolo k.m.a.)
(1) tiparoj de Sveda Esperanto-Federacio kaj Flandra Esperanto-Ligo
Konformaj al Latin3 en la 12 esperantaj literoj, cxiuj aliaj signoj law Latin1. (Lat3 Arial, Lat3 Kaufman, Lat3 Times New Roman, Lat3 Courier New k.a.)
(8) tiparoj de Eventoj
Kodlokoj elektitaj por konformi al la iom kapricaj tiparmanipuloj de VenturaPublisher. (Orion, Tempo, Boden, Kuriero k.a.)
(9) tiparoj de Omnibus kaj Tyresö Esperantoförening
Kodlokoj adaptitaj por la "^"-a sekklavo, plus "õ" por "w". (Publika k.e.a.)
(11) tiparoj de Komputila Rondo
Kodlokoj adaptitaj por la "^"-a sekklavo, plus "ò" por "sx". (E Futura, E Future, E Galaxy)
(12) tiparoj de provizore nekonata deveno (I)
Kodlokoj adaptitaj por la "`"-a sekklavo, "w" en aparta pozicio. (Komputila, Romana, Katja, Kadia k.e.a.)
(12) tiparoj de provizore nekonata deveno (II)
Kodlokoj adaptitaj por la "`"-a sekklavo, "w" en aparta pozicio -- egala al la antawa sistemo, sed la literoj "jx", "hx" kaj "cx" aperas ankaw en la kodlokoj de respektive "q", "x" kaj "y"! (Aktuala, Antikva, Cicerono, Danielo, Edena, Peniko, Presa k. e.a.)
(13) tiparoj de provizore nekonata deveno (III)
Esperantaj literoj preskaw cxiam sur "vakaj" kodlokoj, escepte de "JX", "SX" kaj "W" -- tiu lasta aperas cetere en du kodlokoj (136 kaj 139)... (Esp2 k.e.a.)
(14) aliaj tiparoj de Sveda Esperanto-Federacio
Kodlokoj elektitaj el la "nelitera" intervalo de ISO 8859 (kodlokoj 128-159), sed literoj "JX" kaj "SX" (respektive en kodlokoj 124 kaj 126) kontrawas ecx ASCII. (E*-a familio)
(10) aliaj tiparoj de Komputila Rondo
Kodlokoj numere sinsekvaj. Inkluzivas kelkajn aliajn signojn: "nudajn" diakritojn, stelojn k.s. (Koncize, Romano, Voluto k.e.a.)
(1) ISO 8859-3
awtentajn kompletajn tiparojn plene law Latin3 ankaw (do plene tawga por la afrikansa, azera, franca, galega, kataluna, malta kaj turka) provizas i.a. Flandra Esperanto-Ligo. Latin3-tiparojn por MS-DOS eblas elsxuti el Aaron IRVINE


Resuma Tabelo

Legendo:

Signo law ISO 8859-1 per Times New Roman

dekuma kodloko

deksesuma kodloko

Havebla cxi tie en nurteksta formato

0. veraj literoj

C^

c^

G^

g^

H^

h^

J^

j^

S^

s^

U~

u~

1. ISO 8859-3

198

230

216

248

166

182

172

188

222

254

221

253

C6

E6

D8

F8

A6

B6

AC

BC

DE

FE

DD

FD

2. ISO 10646

264

265

284

285

292

293

308

309

348

349

364

365

0108

0109

011C

011D

0124

0125

0134

0135

015C

015D

016C

016D

3. ISO 464-eo

{

[

}

]

$

^

~

`

|

@

#

123

091

125

093

036

094

126

096

124

092

064

035

7B

5B

7D

5D

24

5E

7E

60

7C

5C

40

23

-. ISO 10367 (I)

>C

>c

>G

>g

>H

>h

>J

>j

>S

>s

#U

#u

-. ISO 10367 (II)

LC16

LC15

LG16

LG15

LH16

LH15

LJ16

LJ15

LS16

LS15

LU14

LU23

4. TeX

\^C

\^c

_\^G

\^g

\^H

\^h

\^J

\^{\j}

\^S

\^s

\u{U}

\u{u}

5. LaTeX

^C

^c

^G

^g

^H

^h

^J

^j

^S

^s

^U

^u

6. WordPerfect

100

101

122

123

126

127

140

141

180

181

188

189

7. Chapelilo

198

230

216

248

208

240

197

229

222

254

221

253

C6

E6

D8

F8

D0

F0

C5

E5

DE

FE

DD

FD

8. Eventoj

195

164

207

223

176

167

165

162

163

217

186

170

C6

E6

D8

F8

D0

F0

C5

E5

DE

FE

DD

FD

9. TEF

194

126

202

234

206

238

212

244

219

251

213

245

C2

7E

CA

EA

CE

EE

D4

F4

DB

FB

D5

F5

10. KompRo1

_

kruco

_

2kruco

,citilo

^ eta

guldeno

% el mil

,,citilo

hacxeka S

...

128

134

129

135

130

136

131

137

132

138

133

139

80

86

81

87

82

88

83

89

84

8A

85

8B

11. KompRo2

194

226

202

234

210

242

206

238

212

244

219

251

C2

E2

CA

EA

D4

F4

CE

EE

D4

F4

DB

FB

12. ?Romana

_

_

192

222

200

232

204

236

210

242

217

249

181

182

C0

E0

C8

E8

CC

EE

D4

F4

D9

F9

B5

B6

13. ?Esp2

_

_

_

_

_

_

NLG

_

++

_

127

141

128

142

170

143

131

144

135

157

139

158

7F

8D

80

8E

AA

8F

83

90

87

9D

88

9E

14. SEF2

alineo

|

~

169

182

174

177

186

162

124

164

126

165

170

182

A9

F5

AE

B1

DD

E5

7C

E6

7E

C5

FD

B5

0. veraj literoj

C^

c^

G^

g^

H^

h^

J^

j^

S^

s^

U~

u~


Dankon al Edmund GRIMLEY-EVANS kaj al Tomasz Jan KUDREWICZ pro iliaj kompletigaj informoj pri tiu cxi temo.


Ligoj kaj fontoj pri tiu cxi temo


Voltar à página principal | Reveni al cxefpagxo || © Ancxjo v2.2z 2000.09.25, 03:13